Hispanio en la Somera Olimpiko 2024

Hispanio en la Olimpikoj

Flago de Hispanio
IOK-kodo  ESP
NOK Hispana Olimpika Komitato
Retejowww.coe.es (hispane)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
383 sportistoj en 31 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Marcus Cooper Walz kaj Támara Echegoyen (inaŭguro)
ordan Díaz kaj María Pérez (fermo)
Medaloj
Rango: #15
oro
5
arĝento
4
bronzo
9
sumo
18
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1900 · 1904 - 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
emblemo de la Hispana Olimpika Komitato
emblemo de la Hispana Olimpika Komitato

La sportista teamo de Hispanio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 25-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizis la Hispana Olimpika Komitato.

Konkuris sume 383 hispaniaj atletoj (do hispanoj, katalunoj, eŭskoj, galegoj, valencianoj ktp.) en 31 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la hispana-brita kanuisto Marcus Cooper Walz kaj la galega velistino Támara Echegoyen Domínguez.

la velistino Támara Echegoyen, en 2024 la ina teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio, jam en la olimpiko de 2012 atingis oran medalon

La teamo sume atingis 18 medalojn, 5 orajn, 4 arĝentajn kaj 9 bronzajn, kaj sekve ricevis la 15-an rangon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy